-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Deuteronomio 17:11|
Laux la instruo, kiun ili donos al vi, kaj laux la decido, kiun ili diros al vi, agu; de tio, kion ili diros al vi, ne deklinigxu dekstren nek maldekstren.
-
12
|Deuteronomio 17:12|
Kiu agos arogante, kaj ne obeos la pastron, kiu staras tie, por servi al la Eternulo, via Dio, aux la jugxiston, tiu homo devas morti; kaj vi ekstermos la malbonon el Izrael.
-
13
|Deuteronomio 17:13|
Kaj la tuta popolo auxdos kaj ektimos, kaj ili ne plu agos arogante.
-
14
|Deuteronomio 17:14|
Kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi ekposedos gxin kaj eklogxos en gxi, kaj diros:Mi starigos super mi regxon, kiel cxiuj popoloj cxirkaux mi:
-
15
|Deuteronomio 17:15|
tiam starigu super vi regxon, kiun elektos la Eternulo, via Dio; el inter viaj fratoj starigu super vi regxon; vi ne povas starigi super vi homon aligentan, kiu ne estas via frato.
-
16
|Deuteronomio 17:16|
Sed li ne multigu al si cxevalojn, kaj li ne revenigu la popolon en Egiptujon, por multigi cxevalojn; la Eternulo diris al vi:Ne iru plu returne laux tiu vojo.
-
17
|Deuteronomio 17:17|
Kaj li ne multigu al si edzinojn, por ke ne deklinigxu lia koro; kaj argxenton kaj oron li ne tro multigu al si.
-
18
|Deuteronomio 17:18|
Sed kiam li sidigxos sur la trono de sia regno, li transskribu al si kopion de cxi tiu instruo en libron laux tio, kio trovigxas cxe la pastroj Levidoj;
-
19
|Deuteronomio 17:19|
kaj gxi estu cxe li, kaj li legadu en gxi dum sia tuta vivo, por ke li lernu timi la Eternulon, sian Dion, observante cxiujn vortojn de cxi tiu instruo kaj cxi tiujn legxojn, por plenumi ilin;
-
20
|Deuteronomio 17:20|
por ke ne altigxu lia koro super liaj fratoj kaj por ke li ne deklinigxu de la ordono dekstren nek maldekstren, por ke li restu longe en sia regxeco, li kaj liaj filoj, inter Izrael.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3