-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Deuteronomio 19:11|
Sed se iu estos malamiko al sia proksimulo kaj insidos lin kaj levigxos kontraux lin kaj mortigos lin kaj forkuros al unu el tiuj urboj:
-
12
|Deuteronomio 19:12|
tiam la plejagxuloj en lia urbo sendu kaj prenigu lin el tie kaj transdonu lin en la manon de la sangovengxanto, por ke li mortu.
-
13
|Deuteronomio 19:13|
Via okulo ne indulgu lin; forvisxu la sangon de senkulpulo el Izrael, kaj estos al vi bone.
-
14
|Deuteronomio 19:14|
Ne forsxovu la limon de via proksimulo, kiun difinis la antauxuloj en via posedajxo, kiun vi ricevos en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon.
-
15
|Deuteronomio 19:15|
Ne valoras unu atestanto kontraux homo en cxia kulpo, en cxia krimo, kaj en cxia peko, kiun li pekos:laux la diro de du atestantoj aux laux la diro de tri atestantoj oni povas fari proceson.
-
16
|Deuteronomio 19:16|
Se kontraux iu starigxos atestanto maljusta, akuzante lin pri krimo,
-
17
|Deuteronomio 19:17|
tiam la du homoj, kiuj havas inter si jugxan disputon, starigxu antaux la Eternulo, antaux la pastroj kaj la jugxistoj, kiuj estos en tiu tempo;
-
18
|Deuteronomio 19:18|
kaj la jugxistoj bone esploru; kaj se montrigxos, ke la atestanto estas atestanto malvera, ke li akuzis malvere sian fraton:
-
19
|Deuteronomio 19:19|
tiam agu kun li tiel, kiel li intencis agi kun sia frato; kaj tiel ekstermu la malbonon el inter vi.
-
20
|Deuteronomio 19:20|
Kaj la aliaj auxdos kaj ektimos, kaj ili ne faros plu tian malbonon inter vi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5