-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
41
|Deuteronomio 1:41|
Kaj vi respondis kaj diris al mi:Ni pekis antaux la Eternulo; ni iros kaj batalos, konforme al cxio, kion ordonis al ni la Eternulo, nia Dio; kaj cxiu el vi zonis sin per siaj bataliloj, kaj vi pretigis vin, por iri sur la monton.
-
42
|Deuteronomio 1:42|
Sed la Eternulo diris al mi:Diru al ili:Ne iru kaj ne batalu, cxar Mi ne estas inter vi; por ke vi ne estu frapitaj de viaj malamikoj.
-
43
|Deuteronomio 1:43|
Kaj mi diris al vi, sed vi ne auxskultis; kaj vi malobeis la vortojn de la Eternulo, kaj vi estis malhumilaj kaj iris sur la monton.
-
44
|Deuteronomio 1:44|
Tiam eliris kontraux vin la Amoridoj, kiuj logxis sur tiu monto, kaj ili pelis vin tiel, kiel faras la abeloj, kaj batis vin sur Seir gxis HXorma.
-
45
|Deuteronomio 1:45|
Kaj vi revenis kaj ploris antaux la Eternulo; sed la Eternulo ne auxskultis vian vocxon kaj ne atentis vin.
-
46
|Deuteronomio 1:46|
Kaj vi logxis en Kadesx longan tempon, la tempon, dum kiu vi logxis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Crónicas 1-4