-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Deuteronomio 20:11|
Kaj se gxi respondos al vi per paco kaj malfermos sin antaux vi, tiam la tuta popolo, kiu trovigxos en gxi, pagu al vi tributon kaj servu vin.
-
12
|Deuteronomio 20:12|
Sed se gxi ne faros pacon kun vi, sed militos kontraux vi, tiam siegxu gxin;
-
13
|Deuteronomio 20:13|
kaj kiam la Eternulo, via Dio, transdonos gxin en vian manon, tiam mortigu cxiujn gxiajn virseksulojn per glavo;
-
14
|Deuteronomio 20:14|
nur la virinojn kaj la infanojn kaj la brutojn, kaj cxion, kio estos en la urbo, la tutan militakirajxon prenu al vi, kaj konsumu la militakirajxon de viaj malamikoj, kiujn la Eternulo, via Dio, transdonis al vi.
-
15
|Deuteronomio 20:15|
Tiel agu kun cxiuj urboj, kiuj estas tre malproksime de vi kaj kiuj ne apartenas al la urboj de tiuj popoloj.
-
16
|Deuteronomio 20:16|
Sed al tiuj urboj de tiuj popoloj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon, lasu la vivon al neniu animo;
-
17
|Deuteronomio 20:17|
sed ekstermu ilin:la HXetidojn kaj la Amoridojn, la Kanaanidojn kaj la Perizidojn, la HXividojn kaj la Jebusidojn, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio;
-
18
|Deuteronomio 20:18|
por ke ili ne instruu al vi fari simile al cxiuj iliaj abomenajxoj, kiujn ili faris por siaj dioj, kaj por ke vi ne peku antaux la Eternulo, via Dio.
-
19
|Deuteronomio 20:19|
Se vi dum longa tempo siegxos urbon, por militakiri gxin kaj preni gxin, ne ruinigu gxiajn arbojn, levante kontraux ilin hakilon; cxar vi povas mangxi fruktojn de ili, tial ne forhaku ilin; cxar cxu arbo de kampo estas homo, ke gxi povus foriri de vi en la fortikajxon?
-
20
|Deuteronomio 20:20|
Nur tian arbon, pri kiu vi scios, ke gxi ne estas arbo fruktodona, vi povas ruinigi kaj forhaki, por konstrui bastionojn kontraux la urbo, kiu militas kontraux vi, gxis vi gxin venkos.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3