-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Deuteronomio 21:11|
kaj vi vidos inter la kaptitoj virinon belaspektan kaj ekamos sxin kaj prenos sxin al vi kiel edzinon:
-
12
|Deuteronomio 21:12|
tiam venigu sxin internen de via domo, kaj sxi pritondu sian kapon kaj pritrancxu siajn ungojn,
-
13
|Deuteronomio 21:13|
kaj sxi deprenu de si siajn vestojn de kaptiteco, kaj sxi logxu en via domo, kaj sxi priploru sian patron kaj sian patrinon en la dauxro de unu monato; kaj post tio vi povas eniri al sxi kaj farigxi sxia edzo, kaj sxi estos por vi edzino.
-
14
|Deuteronomio 21:14|
Kaj se sxi ne placxos al vi, tiam forliberigu sxin, kien sxi volas; sed ne vendu sxin pro mono, ne premu sxin per via forto, pro tio, ke vi humiligis sxin.
-
15
|Deuteronomio 21:15|
Se viro havos du edzinojn, unu amatan kaj duan ne amatan, kaj ili naskos al li filojn, la amata kaj la ne amata, kaj la filo unuenaskita estos de la ne amata:
-
16
|Deuteronomio 21:16|
tiam cxe la disdono de sia havo al la filoj li ne povas doni unuaecon al la filo de la amata antaux la filo de la ne amata, la unuenaskito;
-
17
|Deuteronomio 21:17|
sed la unuenaskiton, la filon de la ne amata, li devas estkonfesi, por doni al li duoblan parton el cxio, kio trovigxas cxe li; cxar li estas la unua frukto de lia forto, li havas la rajton de unuenaskiteco.
-
18
|Deuteronomio 21:18|
Se iu havos filon obstinan kaj malobean, kiu ne auxskultas la vocxon de sia patro nek la vocxon de sia patrino, kaj ili punadis lin, sed li ne auxskultas ilin:
-
19
|Deuteronomio 21:19|
tiam lia patro kaj lia patrino prenu lin kaj alkonduku lin al la plejagxuloj de lia urbo kaj al la pordego de lia logxoloko;
-
20
|Deuteronomio 21:20|
kaj ili diru al la plejagxuloj de lia urbo:CXi tiu nia filo estas obstina kaj malobea, li ne auxskultas nian vocxon, li estas mangxegemulo kaj drinkemulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3