-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Deuteronomio 22:21|
tiam oni alkonduku la junulinon al la pordo de sxia patro, kaj la logxantoj de sxia urbo prijxetu sxin per sxtonoj, ke sxi mortu; cxar sxi faris malhonorajxon en Izrael, malcxastante en la domo de sia patro. Tiel ekstermu la malbonon el inter vi.
-
22
|Deuteronomio 22:22|
Se estos trovita viro, kusxanta kun virino edzinigita, tiam oni mortigu ambaux, la viron, kiu kusxis kun la virino, kaj la virinon. Tiel ekstermu la malbonon el Izrael.
-
23
|Deuteronomio 22:23|
Se juna virgulino estos fiancxigita kun viro, kaj iu renkontos sxin en la urbo kaj kusxos kun sxi:
-
24
|Deuteronomio 22:24|
tiam konduku ilin ambaux al la pordego de tiu urbo, kaj prijxetu ilin per sxtonoj, ke ili mortu; la junulinon pro tio, ke sxi ne kriis en la urbo, kaj la viron pro tio, ke li senhonorigis la edzinon de sia proksimulo. Tiel ekstermu la malbonon el inter vi.
-
25
|Deuteronomio 22:25|
Sed se sur kampo renkontos la viro la fiancxigitan junulinon, kaj la viro sxin kaptos kaj kusxos kun sxi:tiam oni mortigu sole la viron, kiu kusxis kun sxi;
-
26
|Deuteronomio 22:26|
sed al la junulino faru nenion; la junulino ne havas mortomeritan pekon, cxar tiu afero estas tia, kiel se iu levigxas kontraux sian proksimulon kaj mortigas lin;
-
27
|Deuteronomio 22:27|
li renkontis ja sxin sur kampo, la fiancxigita junulino eble kriis, sed neniu sxin savis.
-
28
|Deuteronomio 22:28|
Se iu renkontos junulinon virgulinon ne fiancxigitan kaj kaptos sxin kaj kusxos kun sxi, kaj oni ilin trovos:
-
29
|Deuteronomio 22:29|
tiam la viro, kiu kusxis kun sxi, donu al la patro de la junulino kvindek argxentajn monerojn, kaj sxi farigxu lia edzino, pro tio, ke li senhonorigis sxin; li ne povas forigi sxin de si dum sia tuta vivo.
-
30
|Deuteronomio 22:30|
Neniu prenu la edzinon de sia patro, nek malkovru la baskon de sia patro.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5