-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Deuteronomio 24:11|
staru sur la strato; kaj la homo, al kiu vi pruntedonis, elportos al vi la garantiajxon eksteren.
-
12
|Deuteronomio 24:12|
Kaj se li estas malricxulo, tiam ne dormu kun lia garantiajxo;
-
13
|Deuteronomio 24:13|
redonu al li la garantiajxon cxe la subiro de la suno, por ke li kusxu en sia vesto kaj benu vin; kaj vi havos meriton antaux la Eternulo, via Dio.
-
14
|Deuteronomio 24:14|
Ne faru maljustajxon al dungito, al malricxulo kaj senhavulo el viaj fratoj aux el viaj fremduloj, kiuj logxas en via lando, en viaj urboj:
-
15
|Deuteronomio 24:15|
en la sama tago donu al li lian pagon, ke la suno ne subiru super gxi, cxar li estas malricxa kaj per tio li subtenas sian vivon; ke li ne plendu kontraux vi al la Eternulo kaj vi ne havu sur vi pekon.
-
16
|Deuteronomio 24:16|
Patrojn oni ne mortigu pro la gefiloj, kaj gefilojn oni ne mortigu pro la patroj:cxiu devas ricevi morton pro sia krimo.
-
17
|Deuteronomio 24:17|
Ne jugxu malgxuste fremdulon, orfon, kaj ne prenu garantiajxe veston de vidvino.
-
18
|Deuteronomio 24:18|
Kaj memoru, ke vi estis sklavo en Egiptujo, kaj la Eternulo, via Dio, liberigis vin el tie; tial mi ordonas al vi, ke vi agu tiel.
-
19
|Deuteronomio 24:19|
Kiam vi rikoltos vian rikolton sur via kampo kaj vi forgesos garbon sur la kampo, ne iru returne por preni gxin:gxi restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino; por ke la Eternulo, via Dio, benu vin en cxiuj faroj de viaj manoj.
-
20
|Deuteronomio 24:20|
Kiam vi debatos la fruktojn de via olivarbo, ne debatu gxis fino:io restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5