-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Deuteronomio 27:11|
Kaj Moseo ordonis al la popolo en tiu tago, dirante:
-
12
|Deuteronomio 27:12|
CXi tiuj starigxu, por beni la popolon, sur la monto Gerizim, kiam vi transiros Jordanon:Simeon kaj Levi kaj Jehuda kaj Isahxar kaj Jozef kaj Benjamen.
-
13
|Deuteronomio 27:13|
Kaj cxi tiuj starigxu por malbenado sur la monto Ebal:Ruben, Gad kaj Asxer kaj Zebulun, Dan kaj Naftali.
-
14
|Deuteronomio 27:14|
Kaj la Levidoj ekparolos, kaj diros al cxiuj Izraelidoj per lauxta vocxo:
-
15
|Deuteronomio 27:15|
Malbenita estu la homo, kiu faros idolon skulptitan aux fanditan, abomenajxon antaux la Eternulo, manfaritajxon de artisto, kaj starigos gxin sekrete. Kaj la tuta popolo respondos kaj diros:Amen.
-
16
|Deuteronomio 27:16|
Malbenita estu, kiu ne respektas sian patron kaj sian patrinon. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
-
17
|Deuteronomio 27:17|
Malbenita estu, kiu forsxovas la limon de sia proksimulo. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
-
18
|Deuteronomio 27:18|
Malbenita estu, kiu erarigas blindulon pri la vojo. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
-
19
|Deuteronomio 27:19|
Malbenita estu, kiu forklinas la rajton de fremdulo, orfo, kaj vidvino. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
-
20
|Deuteronomio 27:20|
Malbenita estu, kiu kusxas kun la edzino de sia patro; cxar li malkovris la baskon de sia patro. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5