-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
41
|Deuteronomio 28:41|
Filojn kaj filinojn vi naskigos, sed ili ne estos cxe vi; cxar ili iros en malliberecon.
-
42
|Deuteronomio 28:42|
CXiujn viajn arbojn kaj la fruktojn de via tero ekposedos la insektoj.
-
43
|Deuteronomio 28:43|
La fremdulo, kiu estos inter vi, levigxos super vi cxiam pli kaj pli alte, kaj vi mallevigxos cxiam pli kaj pli malalte.
-
44
|Deuteronomio 28:44|
Li pruntedonos al vi, sed vi ne pruntedonos al li; li estos kapo, kaj vi estos vosto.
-
45
|Deuteronomio 28:45|
Kaj venos sur vin cxiuj cxi tiuj malbenoj kaj persekutos vin kaj atingos vin, gxis vi estos ekstermita; cxar vi ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, via Dio, por observi Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn, kiujn Li donis al vi.
-
46
|Deuteronomio 28:46|
Kaj ili estos kiel signoj kaj avertoj sur vi kaj sur via idaro eterne;
-
47
|Deuteronomio 28:47|
pro tio, ke vi ne servis al la Eternulo, via Dio, en gajeco kaj kun gxoja koro, kiam vi cxion havis abunde.
-
48
|Deuteronomio 28:48|
Kaj vian malamikon, kiun la Eternulo sendos sur vin, vi servos en malsato kaj soifo kaj nudeco kaj manko de cxio; kaj li metos feran jugon sur vian kolon, gxis li ekstermos vin.
-
49
|Deuteronomio 28:49|
La Eternulo venigos sur vin popolon de malproksime, de la fino de la tero; gxi venos, kiel flugas aglo; tio estos popolo, kies lingvon vi ne komprenos,
-
50
|Deuteronomio 28:50|
popolo aroganta, kiu ne respektos maljunulon kaj ne kompatos junulon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3