-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Deuteronomio 30:11|
CXar cxi tiu ordono, kiun mi donas al vi hodiaux, ne estas neatingebla por vi, kaj gxi ne estas malproksima.
-
12
|Deuteronomio 30:12|
Ne en la cxielo gxi estas, por ke oni povu diri:Kiu suprenirus por ni en la cxielon kaj prenus gxin por ni kaj auxdigus gxin al ni, por ke ni gxin plenumu?
-
13
|Deuteronomio 30:13|
Kaj ne trans la maro gxi estas, por ke oni povu diri:Kiu irus por ni trans la maron kaj prenus gxin por ni kaj auxdigus gxin al ni, por ke ni gxin plenumu?
-
14
|Deuteronomio 30:14|
Sed tre proksime de vi estas la afero:en via busxo kaj en via koro, por plenumi gxin.
-
15
|Deuteronomio 30:15|
Rigardu, mi proponis al vi hodiaux la vivon kaj bonon, kaj la morton kaj malbonon;
-
16
|Deuteronomio 30:16|
ordonante al vi ami la Eternulon, vian Dion, iri laux Liaj vojoj, kaj observi Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn kaj Liajn decidojn, por ke vi vivu kaj multigxu, kaj por ke vin benu la Eternulo, via Dio, en la lando, en kiun vi venas, por ekposedi gxin.
-
17
|Deuteronomio 30:17|
Sed se deklinigxos via koro kaj vi ne auxskultos kaj vi lasos forlogi vin kaj vi adorklinigxos al aliaj dioj kaj servos al ili:
-
18
|Deuteronomio 30:18|
en tia okazo mi sciigas al vi hodiaux, ke vi pereos, ke vi ne longe vivos sur la tero, sur kiun vi transiras trans Jordanon, por veni tien kaj ekposedi gxin.
-
19
|Deuteronomio 30:19|
Mi atestigas pri vi hodiaux la cxielon kaj la teron:la vivon kaj la morton mi proponis al vi, la benon kaj la malbenon; elektu la vivon, por ke vi vivu, vi kaj via idaro,
-
20
|Deuteronomio 30:20|
amante la Eternulon, vian Dion, auxskultante Lian vocxon kaj alkrocxante vin al Li; cxar Li estas via vivo kaj via longatempeco de logxado sur la tero, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos al ili.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5