-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Deuteronomio 31:21|
Sed kiam trafos ilin multaj malfelicxoj kaj mizeroj, tiam cxi tiu kanto sonos antaux ili kiel atesto, cxar gxi ne estos forgesita el la busxo de ilia idaro. CXar Mi konas iliajn pensojn, kiujn ili havas hodiaux, antaux ol Mi venigis ilin en la landon, pri kiu Mi jxuris.
-
22
|Deuteronomio 31:22|
Kaj Moseo skribis cxi tiun kanton en tiu tago kaj lernigis gxin al la Izraelidoj.
-
23
|Deuteronomio 31:23|
Kaj Li ordonis al Josuo, filo de Nun, kaj diris:Estu forta kaj kuragxa, cxar vi venigos la Izraelidojn en la landon, pri kiu Mi jxuris al ili; kaj Mi estos kun vi.
-
24
|Deuteronomio 31:24|
Kaj kiam Moseo tute finis la skribadon de la vortoj de cxi tiu instruo en libron,
-
25
|Deuteronomio 31:25|
tiam Moseo ordonis al la Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, dirante:
-
26
|Deuteronomio 31:26|
Prenu cxi tiun libron de la instruo, kaj kusxigu gxin flanke de la kesto de interligo de la Eternulo, via Dio, por ke gxi estu tie atesto kontraux vi;
-
27
|Deuteronomio 31:27|
cxar mi konas vian malobeemecon kaj vian malmolan nukon; ja ecx nun, kiam mi estas ankoraux vivanta inter vi, vi estis malobeemaj kontraux la Eternulo:kio do estos post mia morto?
-
28
|Deuteronomio 31:28|
Kunvenigu al mi cxiujn plejagxulojn de viaj triboj kaj viajn oficistojn, kaj mi parolos antaux iliaj oreloj tiujn vortojn, kaj mi atestigos kontraux ili la cxielon kaj la teron.
-
29
|Deuteronomio 31:29|
CXar mi scias, ke post mia morto vi malbonigxos kaj deklinigxos de la vojo, pri kiu mi ordonis al vi; kaj trafos vin mizero en la estonta tempo pro tio, ke vi faros malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kolerigante Lin per la faroj de viaj manoj.
-
30
|Deuteronomio 31:30|
Kaj Moseo eldiris antaux la oreloj de la tuta komunumo de Izrael la vortojn de cxi tiu kanto gxis la fino:
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3