-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Deuteronomio 33:21|
Li elrigardis al si komencajxon, CXar tie la legxdonanto destinis por li parton; Kaj li venis kun la cxefoj de la popolo, Plenumis la justecon de la Eternulo Kaj Liajn decidojn pri Izrael.
-
22
|Deuteronomio 33:22|
Kaj pri Dan li diris: Dan estas juna leono, Kiu elsaltas el Basxan.
-
23
|Deuteronomio 33:23|
Kaj pri Naftali li diris: Naftali estas sata de favoro Kaj plena de beno de la Eternulo; Okcidenton kaj sudon li posedu.
-
24
|Deuteronomio 33:24|
Kaj pri Asxer li diris: Benita inter la filoj estas Asxer; Li estu amata de siaj fratoj, Kaj li trempu en oleo sian piedon;
-
25
|Deuteronomio 33:25|
Fero kaj kupro estu viaj rigliloj; Kaj dum via tuta vivo dauxru via bonstato.
-
26
|Deuteronomio 33:26|
Ne ekzistas simila al Dio, ho Jesxurun, Kiu sidas en la cxielo por via helpo, En Sia majesto en la nuboj.
-
27
|Deuteronomio 33:27|
La Dio antikva estas logxejo, Kaj malsupre estas brakoj eternaj. Kaj Li forpelis de antaux vi la malamikon, Kaj diris:Ekstermu.
-
28
|Deuteronomio 33:28|
Kaj Izrael logxas sendangxere, sola; La fonto de Jakob estas sur tero de greno kaj mosto, Kaj lia cxielo gutigas roson.
-
29
|Deuteronomio 33:29|
Felicxa vi estas, ho Izrael! Kiu estas simila al vi, popolo helpata de la Eternulo, La sxildo de via helpo kaj la glavo de via gloro? Flatos vin viaj malamikoj, Kaj vi pasxados sur iliaj altajxoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Crónicas 1-4