-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Deuteronomio 3:21|
Kaj al Josuo mi ordonis en tiu tempo, dirante:Viaj okuloj vidis cxion, kion la Eternulo, via Dio, faris al tiuj du regxoj; tiel la Eternulo faros al cxiuj regnoj, kiujn vi trairos.
-
22
|Deuteronomio 3:22|
Ne timu ilin; cxar la Eternulo, via Dio, batalas por vi.
-
23
|Deuteronomio 3:23|
Kaj mi pregxis al la Eternulo en tiu tempo, dirante:
-
24
|Deuteronomio 3:24|
Mia Sinjoro, ho Eternulo! Vi komencis montradi al Via servanto Vian grandecon kaj Vian fortan manon; cxar kie estas dio en la cxielo aux sur la tero, kiu povus fari simile al Viaj faroj kaj al Via potenco?
-
25
|Deuteronomio 3:25|
Mi dezirus transiri kaj vidi tiun bonan landon, kiu estas transe de Jordan, tiun belan monton kaj Lebanonon.
-
26
|Deuteronomio 3:26|
Sed la Eternulo ekkoleris kontraux mi pro vi kaj ne auxskultis min; kaj la Eternulo diris al mi:Suficxe, ne parolu al Mi plu pri tio.
-
27
|Deuteronomio 3:27|
Supreniru sur la supron de Pisga, kaj direktu viajn okulojn al okcidento kaj al nordo kaj al sudo kaj al oriento kaj rigardu per viaj okuloj; cxar vi ne transiros cxi tiun Jordanon.
-
28
|Deuteronomio 3:28|
Kaj donu instrukciojn al Josuo kaj fortigu kaj kuragxigu lin, cxar li transiros antaux cxi tiu popolo, kaj li posedigos al ili la landon, kiun vi vidos.
-
29
|Deuteronomio 3:29|
Kaj ni restis en la valo, kontraux Bet-Peor.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5