-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
41
|Deuteronomio 4:41|
Tiam Moseo apartigis tri urbojn transe de Jordan, sur la flanko de sunlevigxo,
-
42
|Deuteronomio 4:42|
por ke tien forkuru mortiginto, kiu mortigis sian proksimulon senintence, ne estinte malamika al li de antauxe, kaj forkurinte al unu el tiuj urboj, li restu viva:
-
43
|Deuteronomio 4:43|
Becer en la dezerto, sur la ebenajxo, por la Rubenidoj, kaj Ramot en Gilead por la Gadidoj, kaj Golan en Basxan por la Manaseidoj.
-
44
|Deuteronomio 4:44|
Kaj jen estas la instruo, kiun Moseo proponis al la Izraelidoj;
-
45
|Deuteronomio 4:45|
jen estas la atestoj kaj la legxoj kaj la reguloj, kiujn Moseo eldiris al la Izraelidoj post ilia eliro el Egiptujo,
-
46
|Deuteronomio 4:46|
transe de Jordan, en la valo kontraux Bet-Peor, en la lando de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kiu logxis en HXesxbon kaj kiun venkobatis Moseo kaj la Izraelidoj post sia eliro el Egiptujo;
-
47
|Deuteronomio 4:47|
kaj ili ekposedis lian landon, kaj la landon de Og, regxo de Basxan, la du regxoj de la Amoridoj, kiuj estis transe de Jordan, sur la flanko de sunlevigxo,
-
48
|Deuteronomio 4:48|
de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, gxis la monto Sion (kiu ankaux nomigxas HXermon);
-
49
|Deuteronomio 4:49|
kaj la tutan stepon transe de Jordan oriente kaj gxis la maro de la stepo cxe la bazo de Pisga.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5