-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Deuteronomio 6:11|
kaj domojn plenajn de cxia bonajxo, kiujn vi ne plenigis, kaj putojn, elhakitajn en sxtono, kiujn vi ne elhakis, vinberejojn kaj olivarbojn, kiujn vi ne plantis; kaj vi mangxos kaj estos sata:
-
12
|Deuteronomio 6:12|
tiam gardu vin, ke vi ne forgesu la Eternulon, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.
-
13
|Deuteronomio 6:13|
La Eternulon, vian Dion, timu, kaj al Li servu, kaj per Lia nomo jxuru.
-
14
|Deuteronomio 6:14|
Ne sekvu aliajn diojn el la dioj de la popoloj, kiuj estas cxirkaux vi;
-
15
|Deuteronomio 6:15|
cxar la Eternulo, via Dio inter vi, estas Dio severa; povas ekflami la kolero de la Eternulo, via Dio, kontraux vin, kaj Li ekstermos vin de sur la tero.
-
16
|Deuteronomio 6:16|
Ne provu la Eternulon, vian Dion, kiel vi provis Lin en Masa.
-
17
|Deuteronomio 6:17|
Precize observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kaj Liajn atestojn kaj Liajn legxojn, kiujn Li ordonis al vi.
-
18
|Deuteronomio 6:18|
Kaj faru juston kaj bonon antaux la okuloj de la Eternulo, por ke estu bone al vi, kaj por ke vi venu kaj ekposedu la bonan landon, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj;
-
19
|Deuteronomio 6:19|
por ke Li forpelu cxiujn viajn malamikojn antaux vi, kiel la Eternulo diris.
-
20
|Deuteronomio 6:20|
Se via filo vin demandos morgaux:Kion signifas la atestoj kaj legxoj kaj reguloj, kiujn la Eternulo, nia Dio, ordonis al vi?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5