-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Deuteronomio 9:21|
Kaj vian pekon, kiun vi faris, la bovidon, mi prenis kaj forbruligis gxin per fajro kaj disbatis gxin, disfrakasante tiel, ke gxi farigxis malgrandpeca kiel polvo, kaj mi jxetis gxian polvon en la torenton, kiu defluas de la monto.
-
22
|Deuteronomio 9:22|
Ankaux en Tabera kaj en Masa kaj en Kibrot-Hataava vi kolerigis la Eternulon.
-
23
|Deuteronomio 9:23|
Kaj kiam la Eternulo sendis vin el Kadesx-Barnea, dirante:Iru kaj ekposedu la landon, kiun Mi donas al vi; tiam vi malobeis la vortojn de la Eternulo, via Dio, kaj vi ne kredis al Li kaj ne auxskultis Lian vocxon.
-
24
|Deuteronomio 9:24|
Malobeemaj vi estis kontraux la Eternulo de la tago, kiam mi ekkonis vin.
-
25
|Deuteronomio 9:25|
Mi do kusxis antaux la Eternulo dum la kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, kiujn mi kusxis; cxar la Eternulo intencis ekstermi vin.
-
26
|Deuteronomio 9:26|
Kaj mi pregxis al la Eternulo, kaj diris:Mia Sinjoro, ho Eternulo, ne pereigu Vian popolon kaj Vian posedajxon, kiun Vi liberigis per Via grandeco kaj kiun Vi elkondukis el Egiptujo per forta mano.
-
27
|Deuteronomio 9:27|
Rememoru Viajn servantojn Abraham, Isaak, kaj Jakob; ne atentu la obstinecon de cxi tiu popolo nek gxian malvirtecon nek gxiajn pekojn;
-
28
|Deuteronomio 9:28|
por ke ne diru la logxantoj de tiu lando, el kiu Vi elkondukis nin:Pro tio, ke la Eternulo ne povis venigi ilin en la landon, pri kiu Li parolis al ili, kaj pro malamo al ili Li elkondukis ilin, por mortigi ilin en la dezerto.
-
29
|Deuteronomio 9:29|
Kaj ili estas ja Via popolo kaj Via posedajxo, kiun Vi elkondukis per Via granda forto kaj per Via etendita brako.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 32-34