-
-
Esperanto
-
-
11
|Eclesiastés 1:11|
Ne restis memoro pri la antauxuloj; kaj ankaux pri la posteuloj, kiuj estos, ne restos memoro cxe tiuj, kiuj estos poste.
-
12
|Eclesiastés 1:12|
Mi, Predikanto, estis regxo super Izrael en Jerusalem.
-
13
|Eclesiastés 1:13|
Kaj mi decidis en mia koro esplori kaj ekzameni per la sagxo cxion, kio farigxas sub la cxielo:cxi tiun malfacilan okupon Dio donis al la homidoj, por ke ili turmentigxu per gxi.
-
14
|Eclesiastés 1:14|
Mi vidis cxiujn aferojn, kiuj farigxas sub la suno; kaj jen, cxio estas vantajxo kaj entreprenoj ventaj.
-
15
|Eclesiastés 1:15|
Kurbigitan oni ne povas rerektigi, kaj mankantan oni ne povas kalkuli.
-
16
|Eclesiastés 1:16|
Mi meditis kun mia koro tiele:Jen mi kreskigis kaj multigis en mi sciencon pli ol cxiuj, kiuj estis antaux mi en Jerusalem; kaj mia koro penetris multon da sagxo kaj scio.
-
17
|Eclesiastés 1:17|
Sed kiam mi dedicxis mian koron, por ekkoni la sagxecon kaj ekkoni la malsagxecon kaj sensencecon, mi eksciis, ke ankaux cxi tio estas ventajxo.
-
18
|Eclesiastés 1:18|
CXar cxe multe da sagxeco estas multe da zorgemeco; kaj, kiu plimultigas siajn sciojn, tiu plimultigas siajn dolorojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13