-
-
Esperanto
-
-
1
|Eclesiastés 7:1|
Pli bona estas bona nomo, ol bona oleo; kaj la tago de la morto estas pli bona, ol la tago de la naskigxo.
-
2
|Eclesiastés 7:2|
Pli bone estas iri en domon de funebro, ol iri en domon de festenado; cxar morto estas la fino de cxiu homo, kaj la vivanto notos cxi tion en sia koro.
-
3
|Eclesiastés 7:3|
Pli bona estas plendo, ol rido; cxar cxe malgxojo de la vizagxo plibonigxas la koro.
-
4
|Eclesiastés 7:4|
La koro de sagxuloj estas en domo de funebro, kaj la koro de malsagxuloj en domo de gxojo.
-
5
|Eclesiastés 7:5|
Pli bone estas auxskulti riprocxon de sagxulo, ol auxskulti kanton de malsagxuloj.
-
6
|Eclesiastés 7:6|
CXar simila al la kraketado de dornoj sub poto estas la ridado de la malsagxuloj; kaj vantajxo gxi estas.
-
7
|Eclesiastés 7:7|
CXar perforteco forprenas la sagxon de sagxulo, kaj la prudenton malbonigas donaco.
-
8
|Eclesiastés 7:8|
La fino de afero estas pli bona, ol gxia komenco; pacienculo estas pli bona, ol malhumilulo.
-
9
|Eclesiastés 7:9|
Ne rapidu koleri en via spirito; cxar koleremeco logxas en la brusto de malsagxuloj.
-
10
|Eclesiastés 7:10|
Ne diru:Kial la antauxaj tagoj estis pli bonaj, ol la nunaj? cxar ne el sagxeco vi cxi tion demandus.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 17-19