-
-
Esperanto
-
-
21
|Eclesiastés 7:21|
Ne cxiujn vortojn, kiujn oni diras, atentu en via koro, por ke vi ne auxdu vian sklavon malbenanta vin:
-
22
|Eclesiastés 7:22|
cxar multajn fojojn konsciis via koro, ke ankaux vi malbenis aliajn.
-
23
|Eclesiastés 7:23|
CXion cxi tion mi provis per mia sagxo; mi diris al mi:Mi akiru sagxon; tamen gxi estas malproksima de mi.
-
24
|Eclesiastés 7:24|
Kio estas malproksima kaj tre profunda, kiu tion komprenos?
-
25
|Eclesiastés 7:25|
Mi turnis min kun mia koro, por ekkoni, esplori, kaj trasercxi sagxecon kaj prudenton, kaj ekscii, ke la malvirteco estas malsagxeco kaj ke la senscieco estas sensenca.
-
26
|Eclesiastés 7:26|
Kaj mi trovas, ke pli malbona ol la morto estas la virino, kiu estas kaptilo, kaj kies koro estas reto, kaj kies manoj estas katenoj; tiu, kiu placxas al Dio, sin savos de sxi, sed pekulo estos kaptita de sxi.
-
27
|Eclesiastés 7:27|
Jen, kion mi trovis, diris la Predikanto:oni devas kunigi unu fakton kun alia, por veni al konkludo.
-
28
|Eclesiastés 7:28|
Jen, kion ankoraux sercxis mia animo kaj ne trovis:viron unu inter mil mi trovis, sed virinon inter cxiuj mi tute ne trovis.
-
29
|Eclesiastés 7:29|
Nur cxi tion mi trovis, ke Dio kreis la homon virtema; sed la homoj fordonis sin al multaj artifikoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 25-27