-
-
Esperanto
-
-
1
|Eclesiastés 1:1|
Vortoj de la Predikanto, filo de David, regxo en Jerusalem.
-
2
|Eclesiastés 1:2|
Vantajxo de vantajxoj, diris la Predikanto; vantajxo de vantajxoj, cxio estas vantajxo.
-
3
|Eclesiastés 1:3|
Kian profiton havas la homo de cxiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno?
-
4
|Eclesiastés 1:4|
Generacio foriras kaj generacio venas, kaj la tero restas eterne.
-
5
|Eclesiastés 1:5|
Levigxas la suno kaj subiras la suno, kaj al sia loko gxi rapidas, kaj tie gxi levigxas.
-
6
|Eclesiastés 1:6|
Iras al sudo kaj reiras al nordo, turnigxas, turnigxas en sia irado la vento, kaj al siaj rondoj revenas la vento.
-
7
|Eclesiastés 1:7|
CXiuj riveroj iras al la maro, sed la maro ne plenigxas; al la loko, al kiu la riveroj alfluas, ili alfluas cxiam denove.
-
8
|Eclesiastés 1:8|
CXiuj aferoj estas lacigaj, ne povas homo tion eldiri; ne satigxas la okulo de vidado, kaj ne plenigxas la orelo de auxdado.
-
9
|Eclesiastés 1:9|
Kio estis, tio estos; kaj kio estis farata, tio estos farata; kaj ekzistas nenio nova sub la suno.
-
10
|Eclesiastés 1:10|
Ekzistas io, pri kio oni diras:Vidu, cxi tio estas nova; sed gxi estis jam en la eterna tempo, kiu estis antaux ni.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13