-
-
Esperanto
-
-
1
|Eclesiastés 4:1|
Kaj mi returnigxis, kaj mi vidis cxiujn premojn, kiuj estas farataj sub la suno:kaj jen estas larmoj de prematoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto; kaj perforteco de la mano de iliaj premantoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto.
-
2
|Eclesiastés 4:2|
Kaj mi trovis, ke la mortintoj, kiuj jam antaux longe mortis, estas pli felicxaj ol la vivantoj, kiuj vivas gxis nun;
-
3
|Eclesiastés 4:3|
kaj pli felicxa ol ili ambaux estas tiu, kiu gxis nun ne ekzistis, kiu ne vidis la malbonajn farojn, kiuj estas farataj sub la suno.
-
4
|Eclesiastés 4:4|
Mi vidis ankaux, ke cxia laboro kaj cxia lerteco en la faroj estas nur konkurado de unu kontraux alia; kaj ankaux cxi tio estas vantajxo kaj ventajxo.
-
5
|Eclesiastés 4:5|
Malsagxulo kunmetas siajn manojn, kaj formangxas sian korpon.
-
6
|Eclesiastés 4:6|
Pli bona estas plenmano da trankvilanimeco, ol ambauxmano da penado kaj ventajxo.
-
7
|Eclesiastés 4:7|
Kaj denove mi turnigxis, kaj vidis vantajxon sub la suno:
-
8
|Eclesiastés 4:8|
jen estas solulo, kaj neniun alian li havas; nek filon nek fraton li havas; kaj tamen ne havas finon lia laborado, kaj lia okulo ne povas satigxi de ricxeco; por kiu do mi laboras kaj senigas mian animon de gxuado? CXi tio ankaux estas vantajxo kaj malbona afero.
-
9
|Eclesiastés 4:9|
Pli bone estas al du ol al unu, cxar ili havas bonan rekompencon por sia laborado.
-
10
|Eclesiastés 4:10|
CXar se ili falos, unu levos la alian; sed ve al solulo, se li falos, kaj se ne estas alia, kiu lin levus.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 17-19