-
-
Esperanto
-
-
11
|Eclesiastés 7:11|
Bona estas sagxeco kune kun hereda havo, kaj gxi estas profita al tiuj, kiuj vidas la sunon.
-
12
|Eclesiastés 7:12|
CXar la sagxeco estas sxirmo tiel same, kiel mono estas sxirmo; sed la supereco de scienco konsistas en tio, ke la sagxeco donas vivon al sia posedanto.
-
13
|Eclesiastés 7:13|
Rigardu la faron de Dio; cxar kiu povas tion rektigi, kion Li kurbigis?
-
14
|Eclesiastés 7:14|
En la tago de bonstato uzu la bonstaton, kaj en la tago de malfelicxo atendu:cxi tion kaj tion arangxis Dio, por ke la homo nenion komprenu post Li.
-
15
|Eclesiastés 7:15|
CXion tion mi vidis en miaj vantaj tagoj:okazas, ke virtulo pereas cxe sia virteco, kaj okazas, ke malvirtulo longe vivas cxe sia malvirteco.
-
16
|Eclesiastés 7:16|
Ne estu tro virta, kaj ne rezonu tro multe:kial vi devas vin konfuzi?
-
17
|Eclesiastés 7:17|
Ne malvirtu tro multe, kaj ne estu senprudenta:kial vi devas morti ne en via tempo?
-
18
|Eclesiastés 7:18|
Bone estas, se vi tenos vin je unu afero kaj ankaux de alia afero vi ne forprenos vian manon; cxar tiu, kiu timas Dion, penas placxi al cxiuj.
-
19
|Eclesiastés 7:19|
La sagxeco faras la sagxulon pli forta, ol dek potenculoj en la urbo.
-
20
|Eclesiastés 7:20|
CXar ne ekzistas sur la tero virtulo, kiu farus nur bonon kaj ne pekus.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 25-27