-
-
Esperanto
-
-
11
|Eclesiastés 3:11|
CXion Li kreis bela gxiatempe; kaj scion pri la mondo Li enmetis en ilian koron, sed tiel, ke homo ne povas kompreni la farojn, kiujn faris Dio de la komenco gxis la fino.
-
12
|Eclesiastés 3:12|
Mi scias, ke ekzistas nenia bono por ili, krom gxoji kaj fari bonon en sia vivo.
-
13
|Eclesiastés 3:13|
Kaj se homo mangxas kaj trinkas kaj gxuas bonon de sia tuta laborado, tio estas dono de Dio.
-
14
|Eclesiastés 3:14|
Mi scias, ke cxio, kion faras Dio, restas eterne; al gxi oni nenion povas aldoni, kaj de gxi oni nenion povas depreni; kaj Dio tion faris, ke oni Lin timu.
-
15
|Eclesiastés 3:15|
Kio farigxis, tio ekzistas de longe; kaj kio estas farigxonta, tio antaux longe jam estis, kaj Dio revokas pasintajxon.
-
16
|Eclesiastés 3:16|
Ankoraux mi vidis sub la suno:en la loko de jugxo, ke tie estas maljusteco; en la loko de vero, ke tie estas malico.
-
17
|Eclesiastés 3:17|
Mi diris en mia koro:Piulon kaj malpiulon jugxos Dio; cxar estas tempo por cxiu afero, kaj por cxio, kio farigxas tie.
-
18
|Eclesiastés 3:18|
Mi diris en mia koro:CXi tio estas pri la homidoj, ke Dio ilin elprovu, kaj ke ili vidu, ke ili estas bruto per si mem.
-
19
|Eclesiastés 3:19|
CXar la sorto de homidoj kaj la sorto de bruto estas sorto egala:kiel cxi tiuj mortas, tiel mortas ankaux tiuj, kaj sama spirito estas en cxiuj; kaj supereco de homo kontraux bruto ne ekzistas, cxar cxio estas vantajxo.
-
20
|Eclesiastés 3:20|
CXiuj iras al unu loko:cxiuj farigxis el polvo, kaj cxiuj refarigxos polvo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 17-19