-
-
Esperanto
-
-
11
|Eclesiastés 9:11|
Aliflanke mi vidis sub la suno, ke ne de la rapiduloj dependas la kuro, ne de la fortuloj dependas la milito, kaj ne la sagxuloj havas panon, kaj ne la talentuloj havas ricxecon, kaj ne la kompetentuloj trovas aprobon; nur de la tempo kaj okazo ili cxiuj dependas.
-
12
|Eclesiastés 9:12|
CXar ecx ne scias la homo sian sorton; kiel fisxoj, kaptitaj en pereigan reton, kaj kiel birdoj, implikigxintaj en kaptilon, tiel kaptigxas la homoj en tempo malbona, kiam gxi atakas ilin neatendite.
-
13
|Eclesiastés 9:13|
Ankaux jenan sagxajxon mi vidis sub la suno, kaj gxi sxajnis al mi granda:
-
14
|Eclesiastés 9:14|
estis urbo malgranda, kaj malmulte da homoj gxi havis; venis al gxi granda regxo, kaj siegxis gxin, kaj konstruis cxirkaux gxi grandajn siegxajn fortikajxojn;
-
15
|Eclesiastés 9:15|
sed trovigxis en gxi homo malricxa sed sagxa, kaj li savis la urbon per sia sagxeco; tamen neniu rememoris tiun malricxan homon.
-
16
|Eclesiastés 9:16|
Kaj mi diris:Pli bona estas sagxo ol forto, tamen la sagxo de malricxulo estas malrespektata, kaj liaj vortoj ne estas auxdataj.
-
17
|Eclesiastés 9:17|
La vortoj de sagxuloj, trankvile auxskultitaj, estas pli bonaj ol la kriado de reganto inter malsagxuloj.
-
18
|Eclesiastés 9:18|
Pli bona estas sagxo, ol militaj instrumentoj; kaj unu pekulo pereigas multe da bono.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13