-
-
Esperanto
-
-
11
|Efesios 1:11|
en li, en kiu ni farigxis heredajxo, destinite laux la antauxdecido de Tiu, kiu cxion faras laux la intenco de Sia volo;
-
12
|Efesios 1:12|
por ke ni estu por la lauxdo de Lia gloro, ni, kiuj antauxe esperis en Kristo;
-
13
|Efesios 1:13|
en kiu vi ankaux esperas, auxdinte la vorton de la vero, la evangelion de via savo; al kiu ankaux kredinte, vi estas sigelitaj per la Sankta Spirito de promeso,
-
14
|Efesios 1:14|
kiu estas antauxgarantiajxo de nia heredajxo, por la elacxeto de la posedajxo, por lauxdo de Lia gloro.
-
15
|Efesios 1:15|
Pro tio mi ankaux, auxdinte pri via fido al la Sinjoro Jesuo, kaj via amo al cxiuj sanktuloj,
-
16
|Efesios 1:16|
ne cxesas danki pro vi, vin nomante en miaj pregxoj;
-
17
|Efesios 1:17|
por ke la Dio de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de gloro, donu al vi spiriton de sagxeco kaj malkasxo en la konado de Li;
-
18
|Efesios 1:18|
dum la okuloj de via koro estas lumigataj, por ke vi sciu, kia estas la espero de Lia voko, kaj kia la ricxeco de la gloro de Lia heredajxo en la sanktuloj,
-
19
|Efesios 1:19|
kaj kia la supermezura grandeco de Lia potenco al ni, kiuj kredas, laux la energio de la efikeco de Lia forto,
-
20
|Efesios 1:20|
kiun Li faris en Kristo, relevante lin el la mortintoj, kaj sidigante lin dekstre de Li en la cxieloj,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 1-4