-
-
Esperanto
-
-
8
|Efesios 2:8|
cxar per graco vi savigxis per fido; ne per vi mem:gxi estas dono de Dio;
-
9
|Efesios 2:9|
ne el faroj, por ke neniu fanfaronu.
-
10
|Efesios 2:10|
CXar ni estas Lia faritajxo, kreitaj en Kristo Jesuo por bonaj faroj, kiujn antauxarangxis Dio, por ke ni iradu en ili.
-
11
|Efesios 2:11|
Kaj pro tio rememoru, ke iam vi, nacianoj laux la karno, nomataj la Necirkumcido cxe la tiel nomata Cirkumcido, mane farita sur la karno-
-
12
|Efesios 2:12|
ke vi estis tiam sen Kristo, fremdigitaj for de la komunumo de Izrael, kaj eksteruloj de la interligoj de la promeso, esperon ne havantaj kaj sen Dio en la mondo.
-
13
|Efesios 2:13|
Sed nun en Kristo Jesuo vi, iam malproksimaj, proksimigxis en la sango de Kristo.
-
14
|Efesios 2:14|
CXar nia paco estas li, kiu unuigis ambaux kaj rompis la intermuron de disigo,
-
15
|Efesios 2:15|
en sia karno neniiginte la malamon, la legxon de ordonoj en dekretoj; por krei en si el la du unu novan homon, tiel farante pacon;
-
16
|Efesios 2:16|
kaj por kunakordigi ambaux en unu korpo al Dio per la kruco, mortiginte per tio la malamon;
-
17
|Efesios 2:17|
kaj li venis kaj predikis pacon al vi malproksimaj kaj al la proksimaj;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5