-
-
Esperanto
-
-
11
|Hebreos 12:11|
CXiu puno portempe sxajnas esti ne gxoja, sed malgxoja; sed poste gxi donas la pacplenan frukton de justeco al tiuj, kiuj per gxi estas ekzercitaj.
-
12
|Hebreos 12:12|
Tial levu la manojn pendantajn kaj la senfortajn genuojn;
-
13
|Hebreos 12:13|
kaj faru rektajn vojetojn por viaj piedoj, por ke tio, kio estas lama, ne deturnigxu, sed prefere resanigxu.
-
14
|Hebreos 12:14|
Sercxu pacon kun cxiuj, kaj la sanktigon, sen kiu neniu vidos la Sinjoron;
-
15
|Hebreos 12:15|
rigardante zorge, por ke neniu maltrafu la gracon de Dio, por ke nenia radiko de maldolcxeco, altkreskante, vin gxenu, kaj por ke per tio multaj ne malpurigxu;
-
16
|Hebreos 12:16|
por ke ne estu iu malcxastulo aux malpiulo, kiel Esav, kiu por unu mangxo vendis sian unuenaskitecon.
-
17
|Hebreos 12:17|
CXar vi scias, ke ecx kiam li poste deziris heredi la benon, li estis rifuzita; cxar por pentado li trovis nenian lokon, kvankam kun larmoj li gxin sercxis.
-
18
|Hebreos 12:18|
CXar vi ne alvenis al monto tusxebla kaj brulanta per fajro, kaj al nigreco kaj mallumo kaj ventego,
-
19
|Hebreos 12:19|
kaj sono de trumpeto kaj vocxo de paroloj, kies auxdantoj petegis, ke plua vorto ne estu parolata al ili,
-
20
|Hebreos 12:20|
cxar ili ne povis elporti la ordonon:Se ecx bruto tusxos la monton, gxi estu sxtonmortigita;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5