-
-
Esperanto
-
-
21
|Hebreos 12:21|
kaj tiel terura estis la aperajxo, ke Moseo diris:Mi timegas kaj tremas;
-
22
|Hebreos 12:22|
sed vi alvenis al la monto Cion kaj al la urbo de vivanta Dio, la cxiela Jerusalem, kaj al miriadoj da angxeloj,
-
23
|Hebreos 12:23|
al la gxenerala kunveno kaj eklezio de la unuenaskitoj, en la cxielo enskribitaj, kaj al Dio, la Jugxisto de cxiuj, kaj al la spiritoj de justuloj perfektigitaj,
-
24
|Hebreos 12:24|
kaj al Jesuo, la interulo de nova interligo, kaj al la sango de aspergo, kiu parolas pli bonajn aferojn ol la sango de Habel.
-
25
|Hebreos 12:25|
Gardu vin, ke vi ne forrifuzu la parolanton. CXar se ne forsavigxis tiuj, kiuj forrifuzis la admonanton sur la tero, des malpli ni, deturnante nin de la parolanto el la cxielo,
-
26
|Hebreos 12:26|
kies vocxo tiam skuis la teron; sed nun Li promesis, dirante:Ankoraux unufoje Mi ekmovos ne sole la teron, sed ankaux la cxielon.
-
27
|Hebreos 12:27|
Kaj tiu diro:Ankoraux unufoje-montras la translokigon de la skuitajxoj, kiel de faritajxoj, por ke la neskueblaj restu.
-
28
|Hebreos 12:28|
Tial, ricevante regnon neskueblan, ni havu dankemecon, per kiu ni adoru Dion akcepteble kun respektego kaj pia timo;
-
29
|Hebreos 12:29|
cxar nia Dio estas fajro konsumanta.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5