-
-
Esperanto
-
-
11
|Hebreos 9:11|
Sed Kristo, aperinte kiel cxefpastro de la estontaj bonoj, per la pli granda kaj pli perfekta tabernaklo, ne manfarita, tio estas ne el cxi tiu kreo,
-
12
|Hebreos 9:12|
nek per la sango de kaproj kaj bovidoj, sed per sia propra sango, eniris unufoje por cxiam en la sanktejon, atinginte eternan elacxeton.
-
13
|Hebreos 9:13|
CXar se la sango de kaproj kaj bovoj, kaj la cindro de bovidino, sxprucigite sur malpurulojn, sanktigas gxis la purigado de la karno:
-
14
|Hebreos 9:14|
kiom pli la sango de Kristo, kiu per la eterna Spirito sin oferis senmakula al Dio, purigos vian konsciencon el malvivaj faroj, por servi al la vivanta Dio?
-
15
|Hebreos 9:15|
Kaj pro tio li estas interulo de nova testamento, por ke (post kiam morto okazis por la elacxeto de tiuj pekoj, kiuj estis sub la unua testamento) la vokitoj ricevu la promeson de la eterna heredajxo.
-
16
|Hebreos 9:16|
CXar kiam estas testamento, nepre devas esti la morto de la testamentinto.
-
17
|Hebreos 9:17|
CXar testamento efektivigxas rilate mortinton, cxar gxi neniam efikas, dum vivas la testamentinto.
-
18
|Hebreos 9:18|
Tial ankaux la unua testamento ne sen sango dedicxigxis.
-
19
|Hebreos 9:19|
CXar Moseo, parolinte cxiun ordonon laux la legxo al la tuta popolo, prenis la sangon de bovidoj kaj kaproj, kun akvo kaj lano skarlata kaj hisopo, kaj aspergis la libron mem kaj la tutan popolon,
-
20
|Hebreos 9:20|
dirante:Jen estas la sango de la interligo, kiun Dio ordonis al vi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Job 22-24