-
-
Esperanto
-
-
21
|Hebreos 9:21|
Plue li aspergis per la sango la tabernaklon kaj cxiujn vazojn de la Diservo.
-
22
|Hebreos 9:22|
Kaj laux la legxo, preskaux cxio purigxas per sango; kaj sen sangoversxado ne farigxas absolvo.
-
23
|Hebreos 9:23|
Necese do estis, ke la ekzemploj de la encxielaj aferoj estu purigitaj per cxi tiuj, sed la encxielaj aferoj mem per pli bonaj oferoj, ol cxi tiuj.
-
24
|Hebreos 9:24|
CXar eniris Kristo ne en sanktejon manfaritan, ekzemplon de la vera; sed en la cxielon mem, por aperi antaux la vizagxo de Dio por ni;
-
25
|Hebreos 9:25|
nek estas necese, ke li oferu sin ofte, kiel la cxefpastro eniras en la sanktejon jaron post jaro, kun sango ne propra;
-
26
|Hebreos 9:26|
alie li devus ofte suferi de post la fondo de la mondo; sed nun unufoje en la fino de la mondagxoj li aperis, por forigi la pekon per la ofero de si mem.
-
27
|Hebreos 9:27|
Kaj kiel estas dekretite por homoj unufoje morti, kaj post tio jugxo;
-
28
|Hebreos 9:28|
tiel ankaux Kristo, oferite unufoje, por porti la pekojn de multaj, aperos duan fojon, aparte de peko, al tiuj, kiuj lin atendas, por savo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 28-30