-
-
Esperanto
-
-
20
|Hebreos 7:20|
Kaj pro tio, ke ne mankas jxurado
-
21
|Hebreos 7:21|
(cxar ili sen jxurado estas faritaj pastroj, sed cxi tiu kun jxuro laux Tiu, kiu diris pri li: La Eternulo jxuris, kaj ne pentos: Vi estas pastro por cxiam);
-
22
|Hebreos 7:22|
Jesuo farigxis garantiulo de des pli bona interligo.
-
23
|Hebreos 7:23|
Kaj ili ja farigxis pastroj multenombraj, cxar pro morto estas malpermesate al ili dauxri;
-
24
|Hebreos 7:24|
sed cxi tiu, pro sia eterna dauxrado, havas sian pastrecon nesxangxebla.
-
25
|Hebreos 7:25|
Tial ankaux li povas savi gxis la ekstremajxo tiujn, kiuj alproksimigxas per li al Dio, cxar li cxiam vivas, por propeti pro ili.
-
26
|Hebreos 7:26|
CXar por ni konvenis tia cxefpastro, sankta, senpeka, senmakula, apartigita for de pekuloj, kaj farita pli alta ol la cxielo;
-
27
|Hebreos 7:27|
li ne havas cxiutagan necesecon, kiel tiuj cxefpastroj, oferi oferojn, unue pro la propraj pekoj, poste pro la pekoj de la popolo; cxar tion li faris unufoje por cxiam, oferante sin mem.
-
28
|Hebreos 7:28|
CXar la legxo starigas kiel cxefpastrojn homojn, kiuj havas malfortecon; sed la vorto de la jxuro, kiu estas post la legxo, nomas Filon, perfektigitan por cxiam.
-
1
|Hebreos 8:1|
Jen do la resumo rilate la diritajxojn:Ni havas tian cxefpastron, kiu sidigxis dekstre de la trono de la Majesto en la cxielo,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 28-30