-
-
Esperanto
-
-
13
|Hebreos 13:13|
Tial ni eliru al li ekster la tendaro, portante lian riprocxon.
-
14
|Hebreos 13:14|
CXar cxi tie ni ne havas restantan urbon, sed estontan ni sercxas.
-
15
|Hebreos 13:15|
Per li do ni oferu al Dio cxiam oferon de lauxdo, tio estas, la frukton de niaj lipoj konfesantaj al lia nomo.
-
16
|Hebreos 13:16|
Sed ne forgesu la bonfaradon kaj kunulecon; cxar tiaj oferoj placxas al Dio.
-
17
|Hebreos 13:17|
Obeu al tiuj, kiuj vin regas, kaj submetigxu; cxar ili viglas pro viaj animoj, kvazaux liveronte raporton; por ke kun gxojo ili faru tion, kaj ne gxemante, cxar cxi tio estus senprofita por vi.
-
18
|Hebreos 13:18|
Pregxu por ni; cxar ni fidas, ke ni havas bonan konsciencon, dezirante en cxio honeste vivi.
-
19
|Hebreos 13:19|
Sed des pli urgxe mi petegas vin fari tion, por ke mi tiom pli frue estu redonata al vi.
-
20
|Hebreos 13:20|
Nun la Dio de paco, kiu relevis el la mortintoj la grandan pasxtiston de la sxafoj, nian Sinjoron Jesuo, per la sango de la eterna interligo,
-
21
|Hebreos 13:21|
perfektigu vin en cxia bona laboro, por plenumi Lian volon, farante en vi tion, kio placxas al Li, per Jesuo Kristo, al kiu estu la gloro por cxiam kaj eterne. Amen.
-
22
|Hebreos 13:22|
Kaj mi petegas vin, fratoj, toleru la vorton de konsilo, cxar mi skribis al vi per malmulte da vortoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5