-
-
Esperanto
-
-
32
|Hebreos 11:32|
Kaj kion mi diru plu? cxar mankus al mi tempo por rakonti pri Gideon kaj Barak kaj SXimsxon kaj Jiftahx kaj David kaj Samuel kaj la profetoj;
-
33
|Hebreos 11:33|
kiuj pere de fido venkis regnojn, plenumis justecon, atingis promesojn, fermis la busxojn de leonoj,
-
34
|Hebreos 11:34|
estingis la forton de fajro, forsavigxis de la trancxrando de glavo, el malforteco refortigxis, farigxis potencaj en militado, forkurigis armeojn de fremduloj.
-
35
|Hebreos 11:35|
Virinoj rericevis siajn mortintojn per revivigo; kaj aliaj suferis turmentadon, ne akceptante liberigon, por atingi pli bonan relevigxon;
-
36
|Hebreos 11:36|
kaj aliaj elprovigxis per mokado kaj skurgxado kaj ankaux de katenoj kaj malliberigxo;
-
37
|Hebreos 11:37|
ili estis sxtonmortigataj, dissegataj, tentataj; per glavo ili estis mortigitaj; ili cxirkauxvagis en sxafaj kaj kapraj feloj, senigite, subpremate, dolorigate
-
38
|Hebreos 11:38|
(je kiuj la mondo ne estis inda); ili vagadis en dezertoj, sur montoj, en kavernoj kaj kasxejoj de la tero.
-
39
|Hebreos 11:39|
Kaj cxiuj tiuj, ricevinte bonan ateston per sia fido, ne ricevis la promeson,
-
40
|Hebreos 11:40|
cxar Dio antauxvidis por ni ion pli bonan, por ke ili sen ni ne estu perfektigataj.
-
1
|Hebreos 12:1|
Tial ankaux ni, havante cxirkaux ni tian nubegon da atestantoj, formetu cxion pezan kaj la pekon embarasantan, kaj persiste kuru la kuradon antaux ni metitan,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Job 22-24