-
-
Esperanto
-
-
12
|Hebreos 11:12|
sekve ankaux el unu, kaj tiu kvazaux malviva, levigxis tiel multaj, kiel la steloj de la cxielo lauxnombre, kaj kiel la sablo, kiu estas sur la bordo de la maro, nekalkulebla.
-
13
|Hebreos 11:13|
CXiuj tiuj mortis en fido, ne ricevinte la promesojn, sed vidinte kaj salutinte ilin de malproksime, kaj konfesinte, ke ili estas fremduloj kaj migrantoj sur la tero.
-
14
|Hebreos 11:14|
CXar tiuj, kiuj parolas tiamaniere, konstatas, ke patrolandon ili sercxas.
-
15
|Hebreos 11:15|
Kaj se ili tenadus en memoro tiun landon, el kiu ili eliris, ili havus ian okazon por reiri.
-
16
|Hebreos 11:16|
Sed nun pli bonan landon ili celas, tio estas, cxielan; tial Dio ne hontas pri ili, esti nomata ilia Dio; cxar Li por ili pretigis urbon.
-
17
|Hebreos 11:17|
Per la fido Abraham, provate, oferis Isaakon; tiu, kiu akceptis la promesojn, ekoferis ja sian solenaskiton;
-
18
|Hebreos 11:18|
nome tiu, al kiu estis dirite:Per Isaak oni nomos vian idaron;
-
19
|Hebreos 11:19|
pensante, ke Dio povas relevi lin ecx el la mortintoj; el kie ankaux li en similajxo lin retrovis.
-
20
|Hebreos 11:20|
Per la fido Isaak benis Jakobon kaj Esavon pri estontaj aferoj.
-
21
|Hebreos 11:21|
Per la fido Jakob, mortante, benis cxiun el la filoj de Jozef, kaj adorklinigxis sur la supro de sia bastono.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 22-24