-
-
Esperanto
-
-
19
|Hebreos 9:19|
CXar Moseo, parolinte cxiun ordonon laux la legxo al la tuta popolo, prenis la sangon de bovidoj kaj kaproj, kun akvo kaj lano skarlata kaj hisopo, kaj aspergis la libron mem kaj la tutan popolon,
-
20
|Hebreos 9:20|
dirante:Jen estas la sango de la interligo, kiun Dio ordonis al vi.
-
21
|Hebreos 9:21|
Plue li aspergis per la sango la tabernaklon kaj cxiujn vazojn de la Diservo.
-
22
|Hebreos 9:22|
Kaj laux la legxo, preskaux cxio purigxas per sango; kaj sen sangoversxado ne farigxas absolvo.
-
23
|Hebreos 9:23|
Necese do estis, ke la ekzemploj de la encxielaj aferoj estu purigitaj per cxi tiuj, sed la encxielaj aferoj mem per pli bonaj oferoj, ol cxi tiuj.
-
24
|Hebreos 9:24|
CXar eniris Kristo ne en sanktejon manfaritan, ekzemplon de la vera; sed en la cxielon mem, por aperi antaux la vizagxo de Dio por ni;
-
25
|Hebreos 9:25|
nek estas necese, ke li oferu sin ofte, kiel la cxefpastro eniras en la sanktejon jaron post jaro, kun sango ne propra;
-
26
|Hebreos 9:26|
alie li devus ofte suferi de post la fondo de la mondo; sed nun unufoje en la fino de la mondagxoj li aperis, por forigi la pekon per la ofero de si mem.
-
27
|Hebreos 9:27|
Kaj kiel estas dekretite por homoj unufoje morti, kaj post tio jugxo;
-
28
|Hebreos 9:28|
tiel ankaux Kristo, oferite unufoje, por porti la pekojn de multaj, aperos duan fojon, aparte de peko, al tiuj, kiuj lin atendas, por savo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 31-32