-
-
Esperanto
-
-
1
|Jueces 5:1|
Kaj ekkantis Debora, kaj Barak, filo de Abinoam, en tiu tago, jene:
-
2
|Jueces 5:2|
CXar la cxefoj gvidis en Izrael Kaj la popolo montris sin fervora, Benu la Eternulon.
-
3
|Jueces 5:3|
Auxskultu, ho regxoj; atentu, ho princoj: Mi al la Eternulo, mi kantas; Mi ludas al la Eternulo, Dio de Izrael.
-
4
|Jueces 5:4|
Ho Eternulo! kiam Vi eliris de Seir, Kiam Vi iris de la kampo de Edom, Tremis la tero, kaj la cxielo fluigis gutojn, Kaj la nuboj gutigis akvon.
-
5
|Jueces 5:5|
La montoj fluis antaux la Eternulo, Tiu Sinaj antaux la Eternulo, Dio de Izrael.
-
6
|Jueces 5:6|
En la tempo de SXamgar, filo de Anat, En la tempo de Jael, forlasitaj estis la vojoj, Kaj tiuj, kiuj devis iri sur la vojoj, iris laux flankaj vojetoj.
-
7
|Jueces 5:7|
Forestis jugxistoj en Izrael, forestis, GXis starigxis mi, Debora, GXis starigxis mi, patrino en Izrael.
-
8
|Jueces 5:8|
Oni elektis novajn diojn; Kaj tiam milito aperis antaux la pordego. CXu iu vidis sxildon aux lancon CXe la kvardek miloj de Izrael?
-
9
|Jueces 5:9|
Mia koro estas kun la estroj de Izrael, Kun la fervoruloj en la popolo; Benu la Eternulon.
-
10
|Jueces 5:10|
Vi, kiuj rajdas sur blankaj azeninoj, Vi, kiuj sidas sur tapisxoj, Kaj vi, kiuj iras sur la vojo, kantu!
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5