-
-
Esperanto
-
-
21
|Jueces 5:21|
La torento Kisxon forportis ilin, La torento antikva, la torento Kisxon. Piedpremu, mia animo, la fortulojn.
-
22
|Jueces 5:22|
Tiam frapis la hufoj de cxevaloj Pro la rapidega forkurado de fortuloj.
-
23
|Jueces 5:23|
Malbenu la urbon Meroz, diris angxelo de la Eternulo, Malbenu, malbenu gxiajn logxantojn; CXar ili ne venis kun helpo al la Eternulo, Kun helpo al la Eternulo inter la herooj.
-
24
|Jueces 5:24|
Benita estu inter la virinoj Jael, La edzino de la Kenido HXeber, Inter la virinoj en la tendo sxi estu benita.
-
25
|Jueces 5:25|
Akvon li petis, lakton sxi donis; En belega kaliko sxi alportis buteron.
-
26
|Jueces 5:26|
SXi etendis sian manon al najlo Kaj sian dekstran manon al martelo de laboristoj; Kaj sxi ekbatis Siseran, ekfrapis lian kapon, Kaj frakasis kaj traboris lian tempion.
-
27
|Jueces 5:27|
Al sxiaj piedoj li klinigxis kaj falis kaj ekkusxis; Al sxiaj piedoj li klinigxis kaj falis; Kie li klinigxis, tie li falis pereinta.
-
28
|Jueces 5:28|
Tra la fenestro rigardas, kaj plorkrias tra la krado, la patrino de Sisera: Kial longe ne venas lia cxaro? Kial malfruigxas la radoj de liaj kalesxoj?
-
29
|Jueces 5:29|
La sagxaj el sxiaj sinjorinoj respondas al sxi, Kaj sxi mem al si respondas:
-
30
|Jueces 5:30|
Ili ja trovis kaj dividas militakiron; Po unu aux po du knabinoj por cxiu viro, Diverskolorajn vestojn por Sisera, Diverskolorajn vestojn broditajn, Ambauxflanke broditajn por la kolo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5