-
-
Esperanto
-
-
11
|Jueces 5:11|
Inter la kantoj de la pafarkistoj cxe la akvocxerpejoj, Tie oni prikantos la justecon de la Eternulo, La justecon de Lia estrado en Izrael. Tiam eliris al la pordego la popolo de la Eternulo.
-
12
|Jueces 5:12|
Vekigxu, vekigxu, Debora, Vekigxu, vekigxu, kantu kanton; Levigxu, Barak, kaj konduku viajn kaptitojn, filo de Abinoam!
-
13
|Jueces 5:13|
Tiam eliris la restintoj el la fortuloj de la popolo; La Eternulo eliris kun mi inter la herooj.
-
14
|Jueces 5:14|
De Efraim venis tiuj, kiuj havas siajn radikojn en Amalek; Post vi venis Benjamen en via popolo; De Mahxir venis estroj, Kaj de Zebulun kondukantoj per princa bastono.
-
15
|Jueces 5:15|
Kaj princoj el Isahxar estis kun Debora, Kaj Isahxar, kiel Barak, kuris en la valon. CXe la torentoj de Ruben estas grandaj konsiligxoj.
-
16
|Jueces 5:16|
Kial vi sidas inter la barajxoj, Auxskultante la fajfadon cxe la brutaroj? CXe la torentoj de Ruben estas grandaj konsiligxoj.
-
17
|Jueces 5:17|
Gilead restis transe de Jordan; Kaj kial Dan sidas sur la sxipoj? Asxer sidas sur la bordo de la maro, Kaj logxas cxe siaj golfoj.
-
18
|Jueces 5:18|
Zebulun estas popolo, kiu riskis sian animon por la morto, Kaj Naftali sur la altajxoj de la kampo.
-
19
|Jueces 5:19|
Venis regxoj, ili batalis; Tiam batalis regxoj de Kanaan En Taanahx, cxe la akvo de Megido; Sed ili ricevis neniom da mono.
-
20
|Jueces 5:20|
El la cxielo oni batalis; La steloj de siaj vojoj batalis kontraux Sisera.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5