-
-
Esperanto
-
-
11
|Jueces 9:11|
Sed la figarbo diris al ili:CXu mi perdis mian dolcxecon kaj miajn bonajn fruktojn, ke mi iru vagi super la arboj?
-
12
|Jueces 9:12|
Kaj la arboj diris al la vinberujo:Iru vi, regxu super ni.
-
13
|Jueces 9:13|
Sed la vinberujo diris al ili:CXu mi perdis mian moston, kiu gajigas Dion kaj homojn, ke mi iru vagi super la arboj?
-
14
|Jueces 9:14|
Tiam cxiuj arboj diris al la dornarbusto:Iru vi, regxu super ni.
-
15
|Jueces 9:15|
Kaj la dornarbusto diris al la arboj:Se vere vi sanktoleas min kiel regxon super vi, tiam venu, sxirmu vin sub mia ombro; se ne, tiam eliros fajro el la dornarbusto kaj forbruligos la cedrojn de Lebanon.
-
16
|Jueces 9:16|
Nun cxu vi agis gxuste kaj juste, regxigante Abimelehxon? kaj cxu vi agis bone rilate Jerubaalon kaj lian domon, kaj cxu vi agis kun li konforme al lia merito?
-
17
|Jueces 9:17|
Mia patro batalis pro vi kaj ne sxatis sian vivon kaj savis vin el la manoj de Midjan;
-
18
|Jueces 9:18|
kaj vi levigxis nun kontraux la domon de mia patro, kaj mortigis liajn filojn, sepdek homojn, sur unu sxtono, kaj Abimelehxon, filon de lia sklavino, vi regxigis super la logxantoj de SXehxem, pro tio, ke li estas via frato.
-
19
|Jueces 9:19|
Se gxuste kaj juste vi agis nun rilate Jerubaalon kaj lian domon, tiam gxoju pri Abimelehx, kaj li ankaux gxoju pri vi.
-
20
|Jueces 9:20|
Sed se ne, tiam eliru fajro el Abimelehx kaj forbruligu la logxantojn de SXehxem kaj la domon de Milo; kaj fajro eliru el la logxantoj de SXehxem kaj el la domo de Milo kaj forbruligu Abimelehxon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5