-
-
Esperanto
-
-
41
|Jueces 9:41|
Kaj Abimelehx restis en Aruma; kaj Zebul elpelis Gaalon kaj liajn fratojn, ke ili ne logxu en SXehxem.
-
42
|Jueces 9:42|
En la sekvanta tago la popolo eliris sur la kampon. Kaj oni diris tion al Abimelehx.
-
43
|Jueces 9:43|
Kaj li prenis sian militistaron kaj dividis gxin en tri tacxmentojn kaj faris embuskon sur la kampo. Kiam li vidis, ke la popolo eliras el la urbo, li levigxis kontraux ili kaj batis ilin.
-
44
|Jueces 9:44|
Kaj Abimelehx, kaj la tacxmentoj, kiuj estis kun li, atakis kaj starigxis antaux la pordego de la urbo; kaj du tacxmentoj atakis cxiujn, kiuj estis sur la kampo, kaj mortigis ilin.
-
45
|Jueces 9:45|
Kaj Abimelehx batalis kontraux la urbo la tutan tiun tagon; kaj li prenis la urbon, kaj mortigis la popolon, kiu estis en gxi; kaj li detruis la urbon kaj semis sur gxia loko salon.
-
46
|Jueces 9:46|
Kiam tion auxdis cxiuj logxantoj de la turo de SXehxem, ili foriris en la fortikajxon de la dio Berit.
-
47
|Jueces 9:47|
Kaj oni diris al Abimelehx, ke kolektigxis cxiuj logxantoj de la turo de SXehxem.
-
48
|Jueces 9:48|
Tiam Abimelehx iris sur la monton Calmon, li kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj Abimelehx prenis hakilon en sian manon kaj dehakis brancxon de arbo kaj prenis gxin kaj metis gxin sur sian sxultron, kaj diris al la homoj, kiuj estis kun li:Kion vi vidis, ke mi faris, tion rapide faru kiel mi.
-
49
|Jueces 9:49|
Kaj ankaux cxiuj el la tuta popolo dehakis brancxojn kaj iris post Abimelehx kaj almetis al la fortikajxo kaj ekbruligis per ili la fortikajxon per fajro; kaj mortis ankaux cxiuj homoj de la turo de SXehxem, cxirkaux mil viroj kaj virinoj.
-
50
|Jueces 9:50|
Kaj Abimelehx iris al Tebec kaj siegxis Tebecon kaj prenis gxin.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5