-
-
Esperanto
-
-
31
|Jueces 9:31|
Kaj li sendis ruze senditojn al Abimelehx, por diri:Jen Gaal, filo de Ebed, kun siaj fratoj venis en SXehxemon kaj ribeligas la urbon kontraux vi;
-
32
|Jueces 9:32|
tial levigxu en la nokto, vi kaj la popolo, kiu estas kun vi, kaj faru embuskon sur la kampo;
-
33
|Jueces 9:33|
kaj matene, kiam levigxos la suno, levigxu frue, kaj ataku la urbon; kaj kiam li kaj la popolo, kiu estas kun li, eliros al vi, tiam faru al li, kion via mano povos.
-
34
|Jueces 9:34|
Kaj Abimelehx, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, levigxis en la nokto, kaj faris apud SXehxem embuskon el kvar tacxmentoj.
-
35
|Jueces 9:35|
Kaj Gaal, filo de Ebed, eliris kaj starigxis cxe la pordego de la urbo; kaj Abimelehx, kaj la popolo, kiu estis kun li, levigxis el la embusko.
-
36
|Jueces 9:36|
Kiam Gaal ekvidis la popolon, li diris al Zebul:Jen popolo malsupreniras de la suproj de la montoj. Sed Zebul diris al li:La ombro de la montoj sxajnas al vi homoj.
-
37
|Jueces 9:37|
Kaj Gaal parolis plue, kaj diris:Jen popolo malsupreniras de la altajxo, kaj unu tacxmento venas laux la vojo de la kverko de sorcxistoj.
-
38
|Jueces 9:38|
Tiam Zebul diris al li:Kie nun estas via busxo, kiu diris:Kiu estas Abimelehx, ke ni servu al li? Tio estas ja tiu popolo, kiun vi malsxatis; nun eliru, kaj batalu kontraux gxi.
-
39
|Jueces 9:39|
Kaj Gaal eliris, havante post si la logxantojn de SXehxem, kaj ekbatalis kontraux Abimelehx.
-
40
|Jueces 9:40|
Kaj Abimelehx ekpelis lin, kaj li forkuris, kaj falis multe da mortigitoj gxis la pordego mem.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5