-
-
Esperanto
-
-
1
|Oseas 11:1|
Kiam Izrael estis junulo, Mi lin ekamis, kaj el Egiptujo Mi vokis Mian filon.
-
2
|Oseas 11:2|
Sed nun oni vokas ilin, kaj ili sin deturnas; al la Baaloj ili oferas, kaj al idoloj ili incensas.
-
3
|Oseas 11:3|
Mi instruis al Efraim la iradon; Mi prenis ilin je la brako, kaj ili ne rimarkis, ke Mi ilin kuracas.
-
4
|Oseas 11:4|
Per sxnuroj de homoj Mi tiris ilin, per ligiloj de amo; Mi estis por ili kiel levanto de la jugo, kaj Mi metis antaux ili la mangxajxon.
-
5
|Oseas 11:5|
Ili ne revenos en la landon Egiptan, sed Asirio estos ilia regxo, cxar ili ne volis penti.
-
6
|Oseas 11:6|
Glavo falos sur liajn urbojn kaj ekstermos liajn idojn kaj formangxos ilin pro iliaj entreprenoj.
-
7
|Oseas 11:7|
Mia popolo rigidigxis en la defalo de Mi; kaj kvankam oni gxin vokas al la Plejaltulo, gxi ne levas sin.
-
8
|Oseas 11:8|
Kiel Mi agu kun vi, ho Efraim? kiel Mi protektu vin, ho Izrael? CXu Mi faru al vi, kiel al Adma? cxu Mi egaligu vin al Ceboim? Renversigxis en Mi Mia koro, varmegigxis Mia tuta kompato.
-
9
|Oseas 11:9|
Mi ne agos laux Mia flama kolero, Mi ne plu ekstermos Efraimon; cxar Mi estas Dio, ne homo, Mi estas Sanktulo inter vi; Mi ne venos en furiozo.
-
10
|Oseas 11:10|
La Eternulon ili sekvos, kiel kriantan leonon; kiam Li krios, tiam timigite venos la filoj de okcidente.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 4-7