- 
			
				
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|Oseas 7:1|
									Kiam Mi komencis kuraci Izraelon, malkasxigxis la malbonagoj de Efraim kaj la malboneco de Samario; cxar ili agas mensoge, sxtelistoj eniras, kaj bandoj rabas sur la strato.									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|Oseas 7:2|
									Ili ne pensis en sia koro, ke Mi memoras cxiujn iliajn malbonagojn; nun cxirkauxas ilin iliaj agoj kaj staras antaux Mia vizagxo.									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|Oseas 7:3|
									Per sia malboneco ili gajigas la regxon kaj per siaj trompoj la princojn.									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|Oseas 7:4|
									CXiuj ili adultas, kiel forno, forte hejtita de la bakisto, kiu cxesas hejti nur de post la knedado de sia pasto gxis gxia fermentigxo.									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|Oseas 7:5|
									Hodiaux estas festo de nia regxo; kaj la princoj komencas farigxi frenezaj de la vino, kaj li etendas sian manon kun la blasfemantoj.									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|Oseas 7:6|
									Ili armas sian koron per malico, kiel fornon, kaj kvankam la bakisto dormas dum la tuta nokto, gxi tamen matene brulas kiel flamanta fajro.									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|Oseas 7:7|
									CXiuj ili ardas, kiel forno, kaj formangxas siajn jugxistojn; cxiuj iliaj regxoj falis, kaj neniu el ili vokas al Mi.									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|Oseas 7:8|
									Efraim miksis sin kun la popoloj, Efraim farigxis kiel platkuko, bakita sen renversado.									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|Oseas 7:9|
									Fremduloj konsumis liajn fortojn, kaj li ne rimarkis; ecx grizaj haroj lin kovris, kaj li tion ne scias.									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|Oseas 7:10|
									La malmodesteco de Izrael atestas kontraux li, sed ili ne turnas sin al la Eternulo, sia Dio, kaj ne sercxas Lin malgraux cxio.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18