- 
			
				
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|Oseas 9:1|
									Ne gxoju, ho Izrael, ne estu gaja, kiel la popoloj, cxar vi malcxaste forigxis de via Dio, vi preferas proamajxajn donacojn ol cxiujn grenejojn plenajn de greno.									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|Oseas 9:2|
									Tial drasxejo kaj vinpremejo ne nutros ilin, la mosto mankos en gxi.									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|Oseas 9:3|
									Ili ne logxos en la lando de la Eternulo; Efraim revenos en Egiptujon,  kaj en Asirio ili mangxos malpurajxon.									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|Oseas 9:4|
									Ili ne versxoferos al la Eternulo vinon, kaj ne estos agrablaj al Li;  iliaj oferoj estos kiel pano de suferantoj:cxiuj gxiaj mangxantoj farigxos malpuraj; cxar ilia pano devas esti nur por ili mem, gxi ne devas veni en la domon de la Eternulo.									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|Oseas 9:5|
									Kion vi faros en la tago de solena kunveno kaj en la tago de festo de la Eternulo?									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|Oseas 9:6|
									CXar vidu, ili forkuras de malfelicxo; Egiptujo ilin kolektos, Memfis ilin enterigos; sur la loko, kie trovigxis iliaj amataj argxentajxoj, kreskos urtiko, dornoj estos en iliaj tendoj.									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|Oseas 9:7|
									Venis la tempo de punvizito, venis la tagoj de repago; Izrael ekscios,  cxu malsagxa estis la profeto, cxu freneza estis la viro inspirita, parolante pri viaj multaj malbonagoj kaj pri la granda malboneco.									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|Oseas 9:8|
									La gardisto de Efraim estis antauxe kun mia Dio; nun profeto metas kaptilojn sur cxiuj liaj vojoj, kaj malamo estas en la domo de lia Dio.									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|Oseas 9:9|
									Profunde ili malbonigxis, kiel en la tagoj de Gibea; Li rememoros iliajn malbonagojn, Li punos iliajn pekojn.									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|Oseas 9:10|
									Kiel vinberojn en la dezerto Mi trovis Izraelon; kiel unuan frukton sur la figarbo en la komenco de gxia matureco Mi vidis viajn patrojn; sed ili iris al Baal-Peor, kaj konsekris sin al la hontindajxo, kaj farigxis abomeninduloj, kiel ilia amato.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18