-
-
Esperanto
-
-
1
|Oseas 13:1|
Kiam Efraim parolis, oni timis; li altigxis en Izrael. Sed li farigxis kulpa per Baal, kaj mortis.
-
2
|Oseas 13:2|
Nun ili ankoraux pli pekas; ili faris al si el sia argxento statuojn, idolojn laux sia kompreno, kiuj estas ja cxiuj faritajxo de forgxistoj; ili parolas pri ili:Tiuj, kiuj oferbucxas homojn, povas kisi la bovidojn.
-
3
|Oseas 13:3|
Pro tio ili estos kiel matena nebulo, kiel roso, kiu frue malaperas, kiel grenventumajxo, kiun la vento forblovas de la drasxejo, kaj kiel fumo el la kamentubo.
-
4
|Oseas 13:4|
Sed Mi, la Eternulo, estas via Dio de post la lando Egipta; kaj alian Dion krom Mi vi ne devas koni, kaj ne ekzistas alia Savanto krom Mi.
-
5
|Oseas 13:5|
Mi konis vin en la dezerto, en la lando de sekeco.
-
6
|Oseas 13:6|
Kiam ili havis pasxtejon, ili satigxis; kaj kiam ili satigxis, tiam fierigxis ilia koro, kaj tial ili forgesis Min.
-
7
|Oseas 13:7|
Tial Mi estos por ili kiel leono, kiel leopardo, kiu embuskas cxe la vojo.
-
8
|Oseas 13:8|
Mi atakos ilin, kiel ursino, kiu perdis la infanojn, Mi dissxiros ilian sxlositan koron, Mi mangxegos ilin tie, kiel leono; sovagxaj bestoj ilin dissxiros.
-
9
|Oseas 13:9|
Vi pereigis vin, ho Izrael, cxar via savo estas nur en Mi.
-
10
|Oseas 13:10|
Kie estas via regxo? li savu vin en cxiuj viaj urboj. Kie estas viaj jugxistoj, pri kiuj vi diris:Donu al mi regxon kaj estrojn?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8