-
-
Esperanto
-
-
19
|Rut 2:19|
SXia bopatrino diris al sxi:Kie vi kolektis hodiaux? kaj kie vi amasigis? estu benata tiu, kiu vin tiel favore akceptis! SXi rakontis al sia bopatrino, kie sxi laboris, kaj sxi diris:La nomo de la viro, cxe kiu mi laboris hodiaux, estas Boaz.
-
20
|Rut 2:20|
Tiam Naomi diris al sia bofilino:Li estu benata de la Eternulo, kiu ne fortiris Sian favoron for de la vivantoj kaj de la mortintoj. Kaj Naomi plue diris al sxi:La viro estas nia parenco, unu el niaj savantoj.
-
21
|Rut 2:21|
Kaj Rut, la Moabidino, diris:Li ankaux diris al mi:Restu kune kun miaj servistoj, gxis ili finos la tutan rikolton, kiu apartenas al mi.
-
22
|Rut 2:22|
Naomi respondis al sia bofilino Rut:Estos bone por vi, mia filino, ke vi cxiam iru kun liaj junulinoj, cxar eble oni hontigus vin, se vi irus aliloken.
-
23
|Rut 2:23|
Kaj sxi kunigxis kun la junulinoj de Boaz, por kolekti, gxis la fino de la rikolto de hordeo kaj de la rikolto de tritiko; kaj poste sxi logxis kune kun sia bopatrino.
-
1
|Rut 3:1|
Naomi, sxia bopatrino, diris al sxi:Mia bofilino, mia celo estas, ke mi trovu por vi ripozejon, kie plibonigxos via stato.
-
2
|Rut 3:2|
Vidu nun, nia parenco Boaz, kun kies junulinoj vi kunigxis, ventumas hordeon dum cxi tiu nokto en la drasxejo;
-
3
|Rut 3:3|
lavu do vin kaj oleu vin kaj vestu vin per viaj plej bonaj vestoj, kaj iru en la drasxejon; ne vidigu vin al la viro, antaux ol li finos mangxi kaj trinki;
-
4
|Rut 3:4|
kaj kiam li kusxigxos, rimarku la lokon, kie li kusxas, iru tien, malkovru la piedparton de la kusxejo, kaj kusxigxu; kaj li diros al vi, kion vi devos fari.
-
5
|Rut 3:5|
Rut respondis al sxi:Kion vi diras al mi, tion mi faros.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 29-31