-
-
Esperanto
-
-
8
|Rut 4:8|
La parenco diris al Boaz:Elacxetu al vi; kaj li detiris sian sxuon.
-
9
|Rut 4:9|
Kaj Boaz diris al la plejagxuloj kaj al la popolamaso:Hodiaux vi estas atestantoj, ke mi acxetis el la mano de Naomi cxion, kio apartenis al Elimelehx kaj al Kiljon kaj Mahxlon;
-
10
|Rut 4:10|
kaj ankaux Ruton, la Moabidinon, la edzinon de Mahxlon, mi akiris al mi kiel edzinon, por restarigi la nomon de la mortinto al lia heredajxo, por ke la nomo de la mortinto ne estingigxu inter liaj fratoj kaj cxe la pordego de lia loko; vi estas atestantoj hodiaux.
-
11
|Rut 4:11|
Kaj la tuta cxeestantaro, kiu trovigxis cxe la pordego, kiel ankaux la plejagxuloj, respondis:Ni estas atestantoj; la Eternulo faru, ke la virino, kiu envenas en vian domon, estu simila al Rahxel kaj Lea, kiuj ambaux starigis la domon de Izrael, kaj vi estu sukcesplena en Efrata kaj akiru bonan nomon en Bet-Lehxem;
-
12
|Rut 4:12|
kaj via domo estu sukcesplena, simile al la domo de Perec, kiun naskis Tamar al Jehuda, el la idaro, kiun la Eternulo donos al vi de tiu junulino.
-
13
|Rut 4:13|
Kaj Boaz prenis Ruton, kaj sxi farigxis lia edzino; kaj li envenis al sxi, kaj la Eternulo donis al sxi gravedecon, kaj sxi naskis filon.
-
14
|Rut 4:14|
Kaj la virinoj diris al Naomi:Benata estu la Eternulo, kiu ne lasis vin sen parenco hodiaux, kaj li estu fama en Izrael;
-
15
|Rut 4:15|
kaj li estu al vi gxojiganto, kaj prizorganto de via maljuneco; cxar via bofilino, kiu amas vin kaj kiu estas al vi pli bona ol sep filoj, naskis lin.
-
16
|Rut 4:16|
Kaj Naomi prenis la infanon kaj metis gxin sur sian bruston kaj farigxis gxia vartistino.
-
17
|Rut 4:17|
Kaj la najbarinoj donis al li nomon, dirante:Filo naskigxis al Naomi; kaj ili nomis lin Obed. Li estas la patro de Jisxaj, patro de David.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5