-
-
Esperanto
-
-
6
|Rut 3:6|
Kaj sxi iris en la drasxejon, kaj faris tion, kion sxia bopatrino ordonis al sxi.
-
7
|Rut 3:7|
Kiam Boaz estis mangxinta kaj trinkinta kaj gajigxis, li iris por kusxigxi malantaux grenamaso; kaj sxi venis kviete, kaj malkovris la piedparton de la kusxejo, kaj kusxigxis.
-
8
|Rut 3:8|
En la noktomezo la viro ektimigxis; li turnis sin, kaj li ekvidis, ke virino kusxas cxe liaj piedoj.
-
9
|Rut 3:9|
Li demandis:Kiu vi estas? Kaj sxi respondis:Mi estas Rut, via servistino; etendu vian mantelon sur vian servistinon, cxar vi estas savanto.
-
10
|Rut 3:10|
Kaj li diris:Estu benata de la Eternulo, mia filino; via lasta piajxo estas pli granda, ol la unua, cxar vi ne volas iri kun la junuloj, cxu ili estas malricxaj, cxu ricxaj.
-
11
|Rut 3:11|
Kaj nun, mia filino, ne timu; mi faros al vi cxion, kion vi petos de mi; cxar estas sciate en la tuta urbo de mia popolo, ke vi estas bravulino.
-
12
|Rut 3:12|
Kaj nun, kvankam vere mi estas parenco, tamen ekzistas parenco pli proksima ol mi.
-
13
|Rut 3:13|
Restu cxi tie la nokton; kaj kiam venos la mateno, se la alia parenco perfekte elacxetos vin, lasu elacxeti vin; sed se li ne volos vin elacxeti, tiam mi vin elacxetos, kiel la Eternulo vivas. Kusxu gxis la tagigxo.
-
14
|Rut 3:14|
Kaj sxi kusxis cxe liaj piedoj gxis la tagigxo; sed sxi levigxis, antaux ol oni povis rekoni unu la alian. Kaj li diris:Mi ne volas, ke iu sciigxu, ke cxi tiu virino estis en mia drasxejo.
-
15
|Rut 3:15|
Kaj li diris:Alportu la sxalon, kiun vi havas sur vi, kaj tenu gxin. SXi gxin tenis, kaj li enmezuris en gxin ses mezurilojn da hordeo kaj metis gxin sur sxin, kaj sxi iris en la urbon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 29-31