-
-
Esperanto
-
-
16
|Rut 3:16|
Kiam sxi alvenis al sia bopatrino, cxi tiu demandis:Kiel la afero iras cxe vi, mia filino? Kaj sxi rakontis al sxi cxion, kion la viro faris al sxi.
-
17
|Rut 3:17|
Kaj sxi diris plue:La ses mezurilojn da hordeo li ankaux donis al mi; cxar li diris al mi:Ne revenu malplena al via bopatrino.
-
18
|Rut 3:18|
Kaj cxi tiu diris:Restu, mia filino, gxis vi sciigxos, kiel la afero finigxis; cxar tiu homo ne ripozos, gxis la afero estos finita hodiaux.
-
1
|Rut 4:1|
Boaz iris al la pordego de la urbo kaj sidigxis tie. Kaj jen preterpasas la parenco, pri kiu Boaz parolis. Kaj li diris:Alproksimigxu kaj sidigxu cxi tie, vi, tia-tia. Tiu alproksimigxis kaj sidigxis.
-
2
|Rut 4:2|
Kaj Boaz prenis dek virojn el la plejagxuloj de la urbo, kaj diris:Sidigxu cxi tie. Kaj ili sidigxis.
-
3
|Rut 4:3|
Kaj li diris al la parenco:Tiun parcelon de la kampo, kiu apartenis al nia frato Elimelehx, vendas Naomi, kiu revenis el la lando de Moab;
-
4
|Rut 4:4|
kaj mi decidis sciigi vin, dirante:Acxetu en la cxeesto de la logxantoj kaj en la cxeesto de la plejagxuloj de mia popolo. Se vi volas elacxeti, acxetu nun; sed se vi ne volas elacxeti, diru al mi, por ke mi sciu; cxar ne ekzistas iu alia por acxeti, krom vi, kaj mi estas via postproksimulo. Tiu diris:Mi volas elacxeti.
-
5
|Rut 4:5|
Tiam Boaz diris:Samtempe, kiam vi acxetos la kampon el la mano de Naomi kaj de Rut, la Moabidino, edzino de la mortinto, vi ankaux prenos sur vin la devon restarigi la nomon de la mortinto al lia heredajxo.
-
6
|Rut 4:6|
Kaj la parenco diris:Mi ne povas elacxeti al mi, por ke mi ne pereigu mian propran heredajxon; elacxetu al vi mian acxetotajxon, cxar vere mi ne povas elacxeti.
-
7
|Rut 4:7|
Sed de la antikva tempo ekzistis kutimo en Izrael, pri elacxetado kaj sxangxado, por firmigi cxion:oni detiras sian sxuon kaj donas gxin al sia proksimulo; kaj tio estas la atesto en Izrael.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5