-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
13
|1 Crónicas 12:13|
Jeremia la deka, Mahxbanaj la dek-unua.
-
14
|1 Crónicas 12:14|
CXi tiuj el la Gadidoj estis cxefoj en la militistaro:la plej malgranda estis super cent, kaj la plej granda super mil.
-
15
|1 Crónicas 12:15|
Ili estis tiuj, kiuj transiris Jordanon en la unua monato, kiam gxi inundis siajn ambaux bordojn, kaj ili dispelis cxiujn logxantojn de la valoj orienten kaj okcidenten.
-
16
|1 Crónicas 12:16|
Ankaux el la idoj de Benjamen kaj de Jehuda oni venis en la fortikigitan lokon al David.
-
17
|1 Crónicas 12:17|
Kaj David eliris renkonte al ili, kaj ekparolis kaj diris al ili:Se vi venis al mi kun paco, por helpi al mi, mia koro estos kun vi; sed se por ruze transdoni min al miaj malamikoj, kvankam miaj manoj estas senkulpaj, tiam vidu tion Dio de niaj patroj, kaj Li jugxu.
-
18
|1 Crónicas 12:18|
Kaj spirito venis sur Amasajon, la estron de la herooj, kaj li diris:Al vi, ho David, kaj kun vi, ho filo de Jisxaj, estu paco; paco al vi, kaj paco al viaj helpantoj, cxar al vi helpas via Dio. Kaj David ilin akceptis kaj faris ilin cxefoj de la militistoj.
-
19
|1 Crónicas 12:19|
Ankaux el la Manaseidoj oni aligxis al David, kiam li iris kun la Filisxtoj milite kontraux Saulon, sed ne helpis al ili; cxar post konsiligxo la estroj de la Filisxtoj forsendis lin, dirante:Kun niaj kapoj li aligxos al sia sinjoro Saul.
-
20
|1 Crónicas 12:20|
Kiam li venis en Ciklagon, aligxis al li el la Manaseidoj:Adnahx, Jozabad, Jediael, Mihxael, Jozabad, Elihu, kaj Ciltaj, milestroj de la Manaseidoj.
-
21
|1 Crónicas 12:21|
Kaj ili helpis al David kontraux la militistoj, cxar ili cxiuj estis herooj, kaj ili estis estroj en militistaro.
-
22
|1 Crónicas 12:22|
CXiutage oni venis pli al David, por helpi al li, gxis kolektigxis granda armeo, kiel armeo de Dio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16